Skip to main content

Julius Nyerere Enhavo Lernado | Politika vivo | Krome | Citaĵoj | Verkoj de Julius K. Nyerere | Fontoj | Vidu ankaŭ | Eksteraj ligiloj | Navigada menuoInformoj pri Julius Nyererehistorischer Artikel über Nyerere und die sozialistische Zeit Tansanias aus der Zeitschrift E+ZReen al etnocentrismo de la disvolvado de Serge LATOUCHE, Monde diplomatique - Esperanta reta eldono, 1a novembro 2004220271118735748n79056334393820460000 0001 2100 756823291502705090411917965t90079494jx20140117005XX1477130

Naskiĝintoj en 1922Mortintoj en 1999VirojKristanaj socialistojTanzaniaj socialistojAfrika SocialismoPrezidantoj de TanzanioPolitikistoj de Chama Cha Mapinduzi


slanga13-a de aprilo1922ButiamaViktoria Lago14-a de oktobro1999Londonotanzaniapolitikisto19641985Viktoria-lagoMusomaTaborastipendionKampalaUgandoMakerere universitatodiplomoinstruistobiologionanglantanganjikiauniversitato de EdinburgomagistroekonomikohistorioTanganyika African National UnionĉefministrosendependiĝoTanganjikioTanganjikioZanzibaroTanzaniodeklaro de Arusha1967afrika socialismomalprivatigonbankojentreprenojUjamaaUjamaaTitoNasserNehruSukarnoSenalianca Movadointercivitanan militonBernhard GrzimekNansen-premio










(function()var node=document.getElementById("mw-dismissablenotice-anonplace");if(node)node.outerHTML="u003Cdiv class="mw-dismissable-notice"u003Eu003Cdiv class="mw-dismissable-notice-close"u003E[u003Ca tabindex="0" role="button"u003EKaŝiu003C/au003E]u003C/divu003Eu003Cdiv class="mw-dismissable-notice-body"u003Eu003Cdiv id="localNotice" lang="eo" dir="ltr"u003Eu003Ctable style="text-align:center; width:100%; background:#90EE90; border:1px solid #ccc; margin-bottom:12px; -webkit-border-radius:7px; -moz-border-radius:7px; border-radius:7px; padding:6px;"u003Ennu003Ctbodyu003Eu003Ctru003Enu003Ctd style="text-align:center; width:30px; padding:5px"u003Eu003Ca href="/wiki/Helpo:Enhavo" title="Helpo:Enhavo"u003Eu003Cimg alt="Wiki-help.png" src="//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e1/Wiki-help.png/75px-Wiki-help.png" decoding="async" width="75" height="50" srcset="//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e1/Wiki-help.png/113px-Wiki-help.png 1.5x, //upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e1/Wiki-help.png/150px-Wiki-help.png 2x" data-file-width="300" data-file-height="199" /u003Eu003C/au003Enu003C/tdu003Enu003Ctdu003EĈu vi jam delonge volis kontribui al Vikipedio, sed ne sciis, kiel? u003Cbu003Eu003Cspan style="white-space: nowrap;"u003EJen u003Ca href="https://eo.wikibooks.org/wiki/Manlibro_pri_Vikipedio" class="extiw" title="b:Manlibro pri Vikipedio"u003Emanlibro pri Vikipediou003C/au003Eu003C/spanu003E celanta helpi vin finfine redakti kun ni!u003C/bu003Enu003C/tdu003Eu003C/tru003Eu003C/tbodyu003Eu003C/tableu003Eu003C/divu003Eu003C/divu003Eu003C/divu003E";());




Julius Nyerere




El Vikipedio, la libera enciklopedio






Jump to navigation
Jump to search
























Julius Kambarage Nyerere

Julius Nyerere 1977.jpg
Prezidento de (ŝtato):

Tanzanio
Ŝtatestro:
de 29-a de oktobro 1964 ĝis 5-a de novembro 1985
Antaŭulo:
Ne estis
(unua prezidento)

Posteulo:

Ali Hassan Mwinyi
Naskiĝdato:

13-a de aprilo 1922
Naskiĝurbo:

Butiama, Tanganjikio
Mortdato:

14-a de oktobro 1999
Morturbo:

Londono, Grandbritio
Profesio:
ekonomikisto, historiisto kaj politikisto
Politika partio:

Chama Cha Mapinduzi

Julius Kambarage NYERERE (slanga pseŭdonomo: mchonga) (* 13-a de aprilo 1922 en Butiama (proksime al la orienta bordo de Viktoria Lago); † 14-a de oktobro 1999 en Londono) estis tanzania politikisto. Li estis la unua prezidento de Tanzanio kaj gvidis la landon de 1964 ĝis 1985.






Enhavo





  • 1 Lernado


  • 2 Politika vivo


  • 3 Krome


  • 4 Citaĵoj


  • 5 Verkoj de Julius K. Nyerere


  • 6 Fontoj


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Eksteraj ligiloj




Lernado |


Li naskiĝis kiel tribestrido de Zanaki-popolo proksime de Viktoria-lago. Li estis lernejano en Musoma (Government Primary School), sukcesante fini la kvarjaran lernprogramon ene de nur tri jaroj, plulernante en Tabora (Tabora Government School). Li ricevis stipendion por studi en Kampala, Ugando ĉe Makerere universitato kaj finis studadon per diplomo de instruisto.


Reveninte li dum tri jaroj instruis biologion kaj la anglan en Tabora (St. Mary’s Secondary School). En 1949 li ricevis stipendion por universitata studado en Britio (li estis la unua tanganjikia studento en Eŭropo). De 1949 ĝis 1952 li studis ĉe la universitato de Edinburgo kaj finis per magistro en ekonomiko kaj historio.



Politika vivo |


En 1954 li fondis Tanganyika African National Union (TANU). En 1960 li iĝis ĉefministro. Post la sendependiĝo de Tanganjikio li elektiĝis kiel unua ŝtatprezidento en 1962. En aprilo 1964 li gvidis la unuiĝon de Tanganjikio kaj Zanzibaro al la nova ŝtato Tanzanio.


En la deklaro de Arusha, 1967 Nyerere skizis la koncepton de afrika socialismo. Kiel ŝtatprezidento li instigis la malprivatigon de bankoj kaj aliaj entreprenoj, li postulis la refondiĝon de socialismaj vilaĝkomunumoj (Ujamaa) kaj reformigis la sistemon de lernejoj.


Kompreninte ke la Tanzania ekonomio ne funkciis li tamen ne volis mem gvidi la landon laŭ sistemo de libera merkato, Nyerere demisiis kiel prezidento en 1985, sed restis prezidento de la partio CCM (Chama Cha Mapinduzi, "La Partio de la Revolucio"). Dum la adiaŭa parolado al sia popolo Nyerere komentis sian politikon de Ujamaa: "Mi fiaskis. Ni koncedu tion." [1]


Julius Nyerere estis - kune kun la jugoslavia prezidento Tito, la egipta ŝtatestro Nasser, la barata ĉefministro Nehru kaj la indonezia prezidento Sukarno - eksponento de la Senalianca Movado.


Ĝis sia morto en 1999 Nyerere aktivis kiel negocianto por paco en Afriko. Danke al lia politiko Tanzanio ne suferis intercivitanan militon.



Krome |


Li estis amiko de naturprotektado kaj amiko de germana naturaktivisto Bernhard Grzimek. En 1983 Nansen-premio estis aljuĝita al Nyerere.



Citaĵoj |


1976: „Dum malriĉaj nacioj kiel Tanzanio batalas por jenaj ŝanĝoj de strukturoj en la monda ekonomia sistemo, sen kiuj niaj propraj penoj pri disvolvado neniiĝus, ni devas konstati ke la usona ekonomia potenco viciĝas sur la kontraŭa flanko, nome sur la flanko de la daŭrigata ekspluato de niaj landoj.“


1977: „Al la malriĉaj landoj oni diras, ke ili laboru pli streĉe, produktu pli kaj tiam ili kapablus, mem superi sian malriĉecon. … Ni rigardu la kazon de sisalo - antaŭe ĝi estis la plej grava Tanzania eksport-produkto - kaj faru rilaton al la prezo de traktoroj: en 1965 mi povis aĉeti unu traktoron kontraŭ 17,25 tunoj da sisalo, post nur 7 jaroj, en 1972 la sama traktoro kostis jam 47 tunojn da sisalo. … La riĉaj landoj pliriĉiĝas, ĉar ilia ekonomia forto donas al ili pli da ekonomia potenco, la malriĉaj landoj restas malriĉaj, ĉar ilia ekonomia malforto faras ilin marionetoj en la manoj de la aliaj.“





Verkoj de Julius K. Nyerere |


(en angla / germana traduko)


  • 1966: Freedom and Unity. A Selection from Writings and Speeches 1952-65. Dar es Salaam.

  • 1968: Freedom and Socialism. A Selection from Writings and Speeches 1965-1967. Dar es Salaam.

  • 1968: Ujamaa. Essays on Socialism. Dar es Salaam.

  • 1973: Freedom and Development. A Selection from Writings and Speeches

  • 1977: Bildung und Befreiung. Texte zum Kirchlichen Entwicklungsdienst 14. Frankfurt.

(tradukoj el la angla en la svahilan)


  • Julius Kaisari, William Shakespeare - Julius Caesar

  • Mabepari wa Venisi, William Shakespeare - The Merchant of Venice


Fontoj |



  1. La anglalingva Wikipedia donas ĉi-citaĵon laŭ artikolo de Karl Maier: "Into the House of the Ancestors" en: New York Times (1998), kiu ne estas publike libere alirebla.


Vidu ankaŭ |


  • Listo de prezidentoj de Tanzanio

  • Politiko de Tanzanio


Eksteraj ligiloj |



  • Informoj pri Julius Nyerere en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane


  • historischer Artikel über Nyerere und die sozialistische Zeit Tansanias aus der Zeitschrift E+Z germane


  • Reen al etnocentrismo de la disvolvado de Serge LATOUCHE, Monde diplomatique - Esperanta reta eldono, 1a novembro 2004















Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Julius_Nyerere&oldid=6551483"










Navigada menuo


























(window.RLQ=window.RLQ||[]).push(function()mw.config.set("wgPageParseReport":"limitreport":"cputime":"0.140","walltime":"0.176","ppvisitednodes":"value":431,"limit":1000000,"ppgeneratednodes":"value":0,"limit":1500000,"postexpandincludesize":"value":4184,"limit":2097152,"templateargumentsize":"value":79,"limit":2097152,"expansiondepth":"value":6,"limit":40,"expensivefunctioncount":"value":0,"limit":500,"unstrip-depth":"value":0,"limit":20,"unstrip-size":"value":385,"limit":5000000,"entityaccesscount":"value":1,"limit":400,"timingprofile":["100.00% 146.840 1 -total"," 36.03% 52.901 1 Ŝablono:Vivtempo"," 33.30% 48.891 1 Ŝablono:Bibliotekoj"," 17.48% 25.662 6 Ŝablono:Dato"," 5.72% 8.406 1 Ŝablono:DNB"," 4.81% 7.059 1 Ŝablono:Anstataŭu"," 4.76% 6.992 2 Ŝablono:De"],"scribunto":"limitreport-timeusage":"value":"0.051","limit":"10.000","limitreport-memusage":"value":3360726,"limit":52428800,"cachereport":"origin":"mw1272","timestamp":"20190314080401","ttl":2592000,"transientcontent":false););"@context":"https://schema.org","@type":"Article","name":"Julius Nyerere","url":"https://eo.wikipedia.org/wiki/Julius_Nyerere","sameAs":"http://www.wikidata.org/entity/Q186525","mainEntity":"http://www.wikidata.org/entity/Q186525","author":"@type":"Organization","name":"Contributors to Wikimedia projects","publisher":"@type":"Organization","name":"Wikimedia Foundation, Inc.","logo":"@type":"ImageObject","url":"https://www.wikimedia.org/static/images/wmf-hor-googpub.png","datePublished":"2007-11-01T19:20:55Z","dateModified":"2019-03-10T20:00:40Z","image":"https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/c/ce/Julius_Nyerere_1977.jpg","headline":"prezidento de Tanzanio"(window.RLQ=window.RLQ||[]).push(function()mw.config.set("wgBackendResponseTime":166,"wgHostname":"mw1273"););

Popular posts from this blog

Kamusi Yaliyomo Aina za kamusi | Muundo wa kamusi | Faida za kamusi | Dhima ya picha katika kamusi | Marejeo | Tazama pia | Viungo vya nje | UrambazajiKuhusu kamusiGo-SwahiliWiki-KamusiKamusi ya Kiswahili na Kiingerezakuihariri na kuongeza habari

Swift 4 - func physicsWorld not invoked on collision? The Next CEO of Stack OverflowHow to call Objective-C code from Swift#ifdef replacement in the Swift language@selector() in Swift?#pragma mark in Swift?Swift for loop: for index, element in array?dispatch_after - GCD in Swift?Swift Beta performance: sorting arraysSplit a String into an array in Swift?The use of Swift 3 @objc inference in Swift 4 mode is deprecated?How to optimize UITableViewCell, because my UITableView lags

Access current req object everywhere in Node.js ExpressWhy are global variables considered bad practice? (node.js)Using req & res across functionsHow do I get the path to the current script with Node.js?What is Node.js' Connect, Express and “middleware”?Node.js w/ express error handling in callbackHow to access the GET parameters after “?” in Express?Modify Node.js req object parametersAccess “app” variable inside of ExpressJS/ConnectJS middleware?Node.js Express app - request objectAngular Http Module considered middleware?Session variables in ExpressJSAdd properties to the req object in expressjs with Typescript